Cepo estas prujno
fermata kaj malriĉa.
Prujno de viaj tagoj
kaj de miaj noktoj.
Malsato kaj cepo,
nigra glacio kaj prujno
granda kaj ronda.

En la lulilo de malsato
mia infano estis.
Per sango de cepo
li mamnutris sin.
Sed via sango
prujna per sukero,
cepo kaj malsato.

Bruna virino
decida en luno,
disverŝas sin
fadeno post fadeno
sur la lulilon.
Ekridu, infano,
ĉar mi alportas al vi la lunon
kiam tio taŭĝas.

Alaŭdo de mia hejmo,
ridu multe.
Estas via rido sur viaj okuloj
lumo de la mondo.
Ridu tiom,
ke mia animo aŭdante vin
ekbatu la spacon.

Via rido faras min libera,
metas sur mi flugilojn.
Ĝi solecojn deprenas de mi,
malliberejon el mi eltiras.
Buŝo kiu flugas,
koro kiu sur viaj lipoj
ekfulmas.

Estas via rido la glavo
plej triumfanta,
venkisto de la floroj
kaj la alaŭdoj.
Konkuranto de la suno.
Estonteco de miaj ostoj
kaj de mia amo.

La karno dezirante flugi,
subita la palpebro,
la vivado pli ol iam ajn
kolora.
Kiom da kardeloj
deflugas, movante siajn flugilojn,
de via korpo!

Mi vekiĝis pri esti infano:
neniam vekiĝu.
Trista estas mia buŝo:
ridu ĉiam.
Ĉiam en la lulilo,
defendante la ridon
plumo post plumo.

Estaĵo de flugado tiel alta,
tiel vasta,
ke via karno estas la ĉielo
ĵus naskiĝinta.
Se mi povus alflugi al la komenco
de via kurado!

La okan monaton vi ridas
per kvin oranĝofloroj.
Per kvin etaj
krueloj.
Per kvin dentoj
kiel kvin jasmenoj
junaj.

Limo de la kisoj
ili estos morgaŭ,
kiam en via dentaro
vi sentos armilo.
Vi sentos fajro
kuri malsupren
serĉante la centron.

Flugu, infano, sur la duobla
luno de la brusto:
ĝi trista pro cepo,
vi sata.
Ne falu.
Ne sciu pri kio okazas.

Dankon, Fátima

No related posts.

Publicaciones relacionadas que recibes por Yet Another Related Posts Plugin.

Este artículo tiene 3 comentarios.

  1. anarcaster
    28 mar 10 20:06

    Miguel Hernández en #esperanto http://bit.ly/9tB6Rx

  2. roigesfera
    28 mar 10 20:36

    Nanas de la cebolla… en esperanto http://goo.gl/fb/Glju

  3. esperanto
    28 mar 10 21:00

    RT: Miguel Hernández en #esperanto http://bit.ly/9tB6Rx (via @anarcaster)

LEAVE A RESPONSE





CommentLuv Enabled